Seleka proksimiĝis al centrafrika ĉefurbo Bango
  2012-12-31 11:11:07  cri

La 29-an de decembro, Seleka, alianco de antiregistaraj armitaj fortoj, plu proksimiĝis al Bango, ĉefurbo de Centra-Afrika Respubliko, kaj okupis urbon, 160 kilometrojn for de Bango. La registara armeo retiriĝis kaj garnizonis for de Bango je 70 km. Se la lasta defendlinio estus konkerata, Bango troviĝus en danĝero.

Nun Seleka jam regas pli ol dek urbojn kaj urbetojn kaj la plej parton de la teritorio de Centra-Afrika Respubliko. Seleka ribelis kaj postulis de Francois Bozize rezignon pri prezidenteco pretekste de tio, ke prezidento Francois Bozize ne tenis sian promeson rilate al armistica interkonsento atingita en la jaro 2007.

La 30-an de decembro, renkontiĝante kun Boni Yayi, deĵoranta prezidanto de Afrika Ligo kaj prezidento de Respubliko de Benino, Francois Bozize diris, ke li pretas tuj senkondiĉe dialogi kun Seleka kaj organizi tutlandan aliancan registaron kun ĉiuj fortoj. Tamen Seleka rifuzis la dialogan proponon kaj persiste postulis de Francois Bozize rezignon pri prezidenteco.

Nun multaj landoj inkluzive de Usono kaj Ĉinio komencis retiri siajn civitanojn, kaj Unuiĝintaj Nacioj parte retiris siajn laborantojn.