Thang-ga mondo de Migmar Tsering
  2012-12-31 20:27:52  cri

Nun, diversaj pecoj de la Thang-ga estis finitaj, oni faras kunigon. Fine de la kuranta jaro ĝi espereble finiĝos. Migmar Tsering esperas montri ĝin sur la montaro de la hejmloko.

En la lastaj 7 jaroj, la loka registaro ĉiam donis atenton kaj subtenon al Migmar Tsering. Kiam mankis kapitalo, li nur bezonis repagi la krediton, kaj la gubernia instanco pagis la interezon, li repagis nur la kapitalon. Cetere, la gubernio liveris al li aliajn helpojn. Rigzin Drolma, oficisto el la gubernia registaro diris:

"Krom la kapitalo, ni liveris necesaĵojn al li kaj liaj lernantoj. Cetere, ni peticiis 840 mil juanojn por disvolvi la arton Thang-ga, la kapitalo ĝuste celas lian programon por ke li instruu pli da lernantoj kaj partoprenu en la ekspluato de turismaj produktaĵoj."

1 2 3 4 5 6