Novjara Tekunsido de Tutlanda Komitato de ĈPPIK
  2013-01-01 16:20:03  cri

Antaŭtagmeze de la 1a de januaro la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazigis tekunsidon por festi la Novjaron. Al la tekunsido ĉeestis ŝtataj kaj partiaj gvidantoj, personoj el demokrataj partioj, respondeculoj de ŝtataj organoj kaj reprezentantoj de diversaj rondoj kaj etnaj grupoj de Pekino.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Militafera Komisiono de la Partio, faris gravan parolon. Li emfazis, ke socialismo kun la ĉinaj trajtoj estas la bela afero por la bono de la popolo kaj ankaŭ peniga afero, kiu postulas niajn saĝecon kaj fortojn. Jam sonas klariono al la kompleta konstruado de la modere prospera socio, kaj la ŝlosilo por tiu celo estas havi firman decidemon venki malfacilojn, koncentri fortojn antaŭenigi la aferon, sin apogi sur la popolaj amasoj kaj senĉese puŝi aferojn de la partio kaj la ŝtato al la nova sukceso.