Mubarak en malliberejo
  2013-01-04 14:00:51  cri

Fakte antaŭ pluraj horoj de sia eksiĝo, Mubarak ankoraŭ opiniis, ke li ne povas esti renversita. En la 10-a de februaro, 2011, li faris televidan parolon kaj dekaris, ke li ankoraŭ rezervas al si la prezidentan postenon kaj transdonas nur kelkajn rajtojn al vicprezidento Sulaiman B. Muhammed.

"Laŭ la konstitucio, mi decidis transdoni kelkajn rajtojn al vicprezidento Sulaiman B. Muhammed. Mi tre klare scias, ke Egiptio nepre povas venki la malfacilojn. Mi firme daŭrigas preni sur min la respondecon, protekti la interesojn de la konstitucio kaj la popolo, ĝis la regpotenco estos transdonita al la homo, kiu estas elektita de la popolo en ĉi tiu jaro."

1 2 3 4 5 6 7