Nepala komercisto kaj lia ligna kesto
  2013-01-07 11:12:58  cri

"Antaŭlonge mia patro komencis landliman negocon kaj forpasis ĉi tie antaŭ 30 jaroj. Poste mia pliaĝa frato daŭrigis la komercadon. En 1985 mi unuafoje venis al Pulan. Nun mia edzino estas en Nepalo kaj sendis nepalajn produktaĵojn al mi."

La hejmloko de Dibu estas vilaĝo Lipupas en suda parto de Darchula, Nepalo. La vilaĝo estas en la plej norda parto de Nepalo kaj limtuŝas Ĉinion kaj Hindion. Darchula troviĝas je la altitudo de 5 mil metroj. La temperaturo ĉiam estas malalta tie. La vojo de Lipupas al Pulan estas tre peniga pro neĝmontaro. Kiam la patro de Dibu faris negocadon, li bezonis 5-tagojn por atingi Pulan. Kvankam la trafiko ankoraŭ estas la plej granda malfacilo por Dibu, tamen sekve de funkciado de la ŝoseo en Tibeto jam multe boniĝis la situacio. Dibu diris, ke nun oni bezonas nur 2 tagojn por veturi de Lipupas al Pulan.

1 2 3 4 5 6 7 8