Kvindek tri jarojn sur instruista podio
  2013-01-08 10:08:31  cri

Por instruado mi neniam emeritiĝos", tio estas promeso de 76-jara profesoro Li Weilun. Pro amo al instruado sinjoro Li staras sur la podio jam de 53 jaroj. Plimultaj homoj konsciis valoron de lingvoj kaj sentis lian instruistecan ĉarmon.

Li Weilun iam estis profesoro de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kaj instruis la hispanan lingvon kaj Esperanton. En 1936 li naskiĝis en Malajzio kaj pasigis sian infanecon en Guangdong-provinco. Poste li transloĝiĝis al Pekino por lernado en universitato. Tial li scipovis paroli kelakjn lingvojn. Pro la vivmedio kaj lia lingvotalento Li Weilun facile ellernis iun ajn lingvon. Tio ankaŭ estas bazo por lia instruado.

1 2 3 4 5 6