Rakonto pri Ke Jun, kunqu-opera aktoro
  2013-01-11 18:52:17  cri

Pro prokrasto de aviadilo de Pekino al Nanjing, jam pasis duona horo de la tempo de intervjuo kiam mi atingis la kunqu-operan teatron. Malferminte la pordon, mi vidis neatendatan vidaĵon: sur tero, seĝo, tablo kaj en sofo estas ŝjŭan-paperoj, la ĉinaj antikvaj paperoj por kaligrafio, sur la paperoj la inko ankoraŭ ne sekiĝis, la ĉambro plenas de inka odoro, ankaŭ sonas melodia muziko el bombua fluto. Ĉe fenestro iu mezaĝulo absorbiĝas en skribado, jen, li ĝuste estas Ke Jun. Ankaŭ la intervjuo komenciĝis de kaligrafio. Ke Jun diris:

"Kunqu-Opero fontas en la ĉina orienta urbeto Kunshan, la ĉina antikva akva urbeto, kaj kiel akvo ĝia melodio estas milda delikata. Kaj kaligrafio kaj Kunqu-Opero same estas pacaj. Kunqu-Opero havas ne grandiozan koloron, sed malfortan odoron, kiel la luno, ĝi havas kvieton."

1 2 3 4 5 6 7 8