La revoĉasado de Ye Chaoqun
  2013-01-11 10:04:21  CRI

Ye Chaoqun naskiĝis en montara vilaĝo de Fujian-provinco en oktobro de 1984. La alveno de la bebo donis al la malriĉa familio grandan ĝojon, kiu tamen ne daŭris longe. Baldaŭ, la patro eltorvis, ke la knabo malsaniĝis je la manoj. Post vizito al kuracisto, li sciis, ke la filo denaske malsaniĝis je kriplo de la manoj. Nebulo vualis la malriĉan familion. Infaneco devas esti gaja paradizo de knabo, tamen en la memoro de Ye Chaoqun ĝi estis doloro gravurita en la koro. Pro la malfortaj manoj, li ne povis facile vesti sin, preni manĝaĵojn nek bone teni la skribilon por bone skribi vortojn. Des pli ne malmultaj infanoj volis ludi kun li, la rigardoj kun alia signifo faris lin humiliĝi kaj malĝoji.

Elŝutu