Ĉina Dongba-papero
  2013-01-16 12:08:50  cri

Estas pli grave, ke pro la primitiva teknologio Dongba-papero estas kruda kaj pli dika ol ordinara papero. Tial, Dongba-papero bone sorbas inkon, malfacile disŝireblas kaj malfacile bruligeblas. Kaj la krud-materialo estas la vegetalo, kiu posedas naturan venenecon, tial Dongba-papero nature rezistas tineojn, povas esti konservata milojn da jaroj. Pro tiuj ĉi karakterizaĵoj, Dongba-papero fariĝis la bona materialo por konservi klasikaĵojn de la religio Dongba. He Hong, vicesploristo de Instituto pri Dongba-kulturo en la urbo Lijiang, diris:

"La papero estas la grava ilo por konservi klasikaĵojn. Nun ni scias, ke en usona kongresa biblioteko ekzistas libro el Dongba-papero, kiu posedas historion de pli ol 300 jaroj."

Ankaŭ juna pastro Chen Sicai konfirmis valoron de la papero. Li diris:

"Necesas Dongba-papero por kopii klasikaĵojn. Sen la papero, la hieroglifoj ne estas belaj, kaj libro facile eluziĝas en unu aŭ du jaroj, sed klasikaĵoj en Dongba-papero povas esti konservata generacion al generacio."

1 2 3 4 5 6