Viglan agadon en Israelo spronas la Azia Kongreso kaj la 125-jara Jubileo
  2013-01-22 09:05:06  cri

      Tamen, dum la sesa Azia Kongreso en Mongolio en 2010, KAEM oficiale decidis okazigi sian sekvan Kongreson en la jaro 2013 en Israelo. Tiu decido spronis tujan entuziasmon en ELI. Oni ekplanis kiel ripeti la pozitivan sperton de la UK en Tel Avivo en la jaro 2000. La konstanta organiza teamo de la jam famiĝantaj Israelaj Kongresoj komencis labori, kvazaŭ temus pri landa kongreso iom pli granda ol kutime. Por ne kolizii kun la UK, kaj por eviti la someran varmon, la kongreso okazos meze de aprilo (18-22.4.2013), kaj kiel kongresurbo estis elektita Jerusalemo. Tiu elekto ebligos konvenan turisman kovron de la tuta lando ene de du semajnoj:antaŭ-kongreso en la norda parto, duontagaj ekskursoj en Jerusalemo kaj apude dum la kongreso, kaj post-kongreso ĉe la Morta Maro, la sudo kaj Jordanio. La riĉa turisma programo reflektas ankaŭ la kongresan temon: "Ekologio de paco – kunvivado de homo, medio kaj naturo". Por la distra teamo estis kontraktitaj Kajto kaj denove jOmO, kiu sukcesege koncertis en la pasintjara Israela Kongreso.      

1 2 3 4