Armeoj de Ĉinio kaj Birmo okazigis unuan strategi-sekurecan konsiliĝon
  2013-01-21 17:11:26  cri

La 20-an de januaro en Nay Pyi Qi Jianguo, vicĉefstabestro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kaj Soe Win, vicĉefkomandanto de birma Defenda Armeo kaj ĉefkomandanto de terarmeo, okazigis la unuan strategi-sekurecan konsiliĝon de Ĉinio kaj Birmo. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la regiona sekureca situacio kaj la rilatoj inter la dulanaj armeoj.

Tiutage Qi Jianguo renkontiĝis ankaŭ kun Min Aung Hlaing, ĉefkomandanto de birma Defenda Armeo, kaj U Shwe Mann, prezidanto de la birma Ĉambro de Reprezentantoj.