Ĉinio alvokis rekonmencigi 6-flankan interparolon
  2013-01-23 15:39:11  Xu Yunying

Posttagmeze de la 22-a de januaro laŭ la loka tempo la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj okazigis kunvenon kaj voĉdone adoptis rezolucion pri sankcio kontraŭ Nord-Koreio. La rezolucio postulas, ke Nord-Koreio observu koncernajn rezoluciojn de UN, kaj ne uzu plu la teknikon de balistika misilo por pafado. La rezolucio ankaŭ reasertas solvon de koncernaj problemoj per paca, diplomatia kaj politika metodo, kaj alvokas rekomencon de 6-flanka interparolo.

Ĉina konstanta delegito al UN Li Baodong diris, ke la situacio de la korea duoninsulo troviĝas en "ŝlosila vojkruciĝo", kunekzistas ŝanco kaj defio. La Sekureca Konsilio de UN devas singarde kaj modere agi por protekti pacon kaj stabilecon, kaj senukleigan procezon, plibonigi la situacion kaj eventi eskaladon de streĉita situacio de la duoninsulo. Laŭ la principoj, Ĉinio pozitive aliĝis en rilataj konsiliĝoj de la Sekureca Konsilio de UN kaj voĉdonis por la rezolucio.

Tiutage proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Qin Gang diris, ke 6-flanka interparolo estas la efika mekanismo por pace solvi problemojn de la duoninsulo. Ĉinio volas peni kune kun la internacia komunumo por puŝi la procezon de la 6-flanka interparolo kaj konservi la pacon kaj stabilecon de la duoninsulo kaj la nordorienta Azio.