Pozitiva energio en la urbo de 2012
  2013-01-25 14:59:23  Xiong Shan

Homoj, kiuj iam venis al la regiono Chuanxi, scias, ke tiu loko ne estas taǔga por loĝado, tamen estas taǔga por turismado kaj fotado. Ĝi estas kun altitudo de 3800 metroj kaj la vintro de ĝi estas longa kaj frosta. Antaǔ 12 jaroj, instruisto Hu Zhong el la urbo Chengdu memvole forlasis sian oficon en la grava mezlernejo en Chengdu kaj fariĝis volontula instruisto en Chuanxi. Post 3 jaroj, lia edzino Xie Xiaojun portis ilian junetan filinon al Chuanxi. De tiam, la tuta familio loĝas en altebenaĵo. Hu Zhong diris:

"En Chuanxi, la personoj kvalifikitaj por instruado estas tre malstabilaj. Nur estas malmultaj oficialaj instruistoj senditaj ĉi tien, ili restas mallonge. Kelkaj estas volontaj instruistoj, same kiel mi, ne por ili mem, ĉefe por la infanoj. Tamen tiuj personoj kvalifikitaj ne estas stabilaj. La malfacilo de ni en instruado estas tre granda, se ni volas solvi la problemon, do ni devas fortigi nian konvinkon. Se ni ne fortigos nian konvinkon kaj forlasos nian oficon, do tiuj infanoj estas same kiel kuirata akvo, kiu nur varmiĝas en 80 gradoj, sed ne bovas boliĝi."

1 2 3 4 5 6