Merkel alvokis fortigi financan superrigardon kaj administradon
  2013-01-25 15:32:29  Pluveta

La 24an de januaro en Davosa Monda Ekonomia Forumo Angela Merkel, germana ĉefministro, alvokis, ke oni fortigu superrigardon kaj administradon de financaj organizoj, alie la ekonomia ŝaŭmo eble kaŭzos alian tutmondan ekonomian krizon.

Merkel alvokis, ke la financa servo ellaboru superrigardan kaj administradan regularon pri financaj organizoj. Ŝi avertis, ke se mankos efika administrado, eble reokazos tutmonda ekonomia krizo. Tiam la situacio estos pli malfacile regebla.