Rakonto de mandarenaj pladoj——Bubalhufo ekster Shanhai-Pasejo
  2013-01-28 17:11:03  Xiong Shan

Kuirkulturo de Ĉinio havas longan historion. Ĉina popolo ĉiam diras, ke manĝado estas plej grava afero en la vivo. En la antikva Ĉinio la pladoj estis difinitaj al kortegaj, mandarenaj kaj civilaj laŭ la rangoj de manĝantoj kaj laŭ la kuirprocedoj. Nun sekve de altiĝo de la popola vivnivelo pli multaj restoracioj allogas konsumantojn per mandarenaj pladoj, kiuj estas fajne kuiritaj.

En antikva Pekino estis multaj mandarenoj, tial prospere disvolviĝis la mandarenaj pladoj. En la regiono de Xiangshan-monto familio Na loĝis tie. Fama restoracio Familio Na estis konstruita sur la bazo de la malnova loĝejo de Na. La domo jam havas historion de pli ol 200 jaroj.

Bonvole sekvu la raportiston gustumi mandarenajn pladojn kaj rigardi la rakontojn.

1 2 3 4 5 6 7 8 9