Sunbrila Hejmo de Infanoj kun Mensa Handikapo
  2013-01-30 09:58:32  Yu Rongkang

En la pasintaj dek jaroj la infanoj nomis la direktoron komence Onjo kaj poste Panjo. Ĉiu progreso de la infanoj estas la plej granda plezuro por sinjorino Bian. Ma Jun estas 12-jara knabo. Antaŭ tri monatoj li estis sendita al la centro. Antaŭe li vizitis neniun lernejon kaj povis prononci nur du unusilabajn vortojn, kaj la instruistoj pacience instruis lin. Tri monatojn poste li fariĝis unu el la plej rapide progresantaj lernantoj en la centro. Lingva instruistino diris al raportisto, ke Ma Jun nun kapablas prononci vortojn kun tri aŭ kvar silaboj.

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10