Pekino prenis pli striktajn rimedojn por preventi poluon
  2013-01-29 18:24:23  esperanto

La 29an de januaro Pekino okazigis urĝan kunvenon pri regado de atmosfera poluo kaj decidis tuj komenci pli striktajn rimedojn por redukti la ellason de poluaĵoj. Laŭ la rimedoj Pekino suspendos 30% da oficaj aŭtoj kaj 103 poluemajn entreprenojn kaj haltigos subĉielan terŝtonan konstruadon. La rimedoj validos ĝis la 24a horo de la 31a de januaro.

De januaro Pekino jam kvarfoje suferis nebulan veteron. En la 28a kaj la 29a de tiu ĉi monato la aera kvalito estis serioze malbona.