Feliĉa vivo de kamparanoj kaj paŝtistoj en Tibeto
  2013-01-30 17:18:15  Li Lu

Jen estis fino de la jaro, la vetero estis malvarma kaj la tero frostiĝis, kun la malvarma vento, ni venis al la vilaĝo Cuomei, la vento similis al tranĉilo,kiu tranĉas niajn vizaĝojn, estis tre dolore. Ni ne povis malfermi niajn okulojn pro la forta sablo-vento. En la serioza medio, ni trovis belan vilaĝon, kelkaj maljunuloj, kiuj spertis la pacan liberiĝon de Tibeto, rakontis al ni pri siaj malfacilaj vivoj.

En la vilaĝo Cuomei, ni vizitis maljunulinon Chewdgen, ŝi estas 76-jara. En la neta kaj bela ĝardeno, Lahwan, propaganda departemento de la vilaĝo, diris al ŝi la novan politikon de la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

"La 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ postulis nin pluapaŝe altigi sanan nivelon de la popolo, meti vilaĝon en grava loko kaj altigi medicinan servan nivelon kaj perfektigi medicinan servan reton. Do via sano fariĝos pli kaj pli bona, kiam vi sentas vin malsana, vi povas kontaktiĝi kun administra komitato de la vilaĝo kaj kuracejo en iu ajn tempo. Mi kredas, ke kun la pliboniĝo de la situacio de partia politiko, via korpo fariĝos pli kaj pli bona. Je via sano!"

1 2 3