Kutimoj en la 29-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio
  2013-01-31 09:08:11  Ĝoja

En la 29-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio, restas du tagoj antaŭ la ĉina novjaro.

Laŭ la malnova kutimo de Ĉinio tiutage ĉiuj familioj vizitas tombojn por honori la memoron de siaj prauloj. La kutimo plenumi ritojn al prauloj havas tre longan historion en Ĉinio. La ĉina kulturo opinias, ke rito al mortintoj estas grava elemento de la devo kaj ankaŭ virto de la respekto al pliaĝuloj. La Printempa Festo estas la plej grava festo por la ĉinoj, kaj plenumi riton al prauloj estas tre solena aktivado. En plejparto de diversaj lokoj de Ĉinio oni plenumas la riton matene de la 29-a tago de la 12-a monato laŭ la luna kalendaro.

En suda Ĉinio estas la naciminoritato Tuĝja. Tiutage estas tre grava festo por la tuĝja-oj. Dum la miljara evoluo la naciminoritato Tuĝja formis al si apartajn kutimojn kaj morojn. La tuĝja-oj festas tiun ĉi tagon same kiel hanoj la antaŭvesperon de la lunkalendara novjaro, kaj post la miljara evoluo la kutimo estas enhave pli riĉa kaj fariĝis aparta en la ĉina kulturo. Antaŭ la festo la tuĝja-oj buĉas porkojn, preparas manĝaĵojn kaj ornamas domojn. Dum ferioj de la Printempa Festo tuĝja-oj okazigas diversajn kulturajn aktivadojn kun siaj trajtoj, kaj tiuj ĉi programeroj pliigas la festan atmosferon.

Vespere gejunuloj en festaj vestoj dancas ĉirkaŭ tendarfajro en la akompano de naciecaj instrumentoj.