Kutimoj en la 2-a tago de la ĉina novjaro laŭ la luna kalendaro
  2013-02-04 15:09:42  Ĝoja

En la 2-a tago de la ĉina novjaro laŭ la luna kalendaro, edziniĝintaj filinoj vizitas siajn gepartojn kune kun propraj edzoj kaj gefiloj. Antaŭ la vizito ili preparas sakon da donacoj, kiaj estas biskvitoj kaj bombonoj. Ricevinte la donacojn, la patrinoj disdonas ilin al najbaroj kaj parencoj. Se familio havas kelkajn filinojn, kaj ili vizitas la gepartojn ne en la sama tago, do la patrino kelkfoje disdonas la donacojn. Ĉiu porcio da donaco konsistas el kelkaj biskvitoj, tamen ĝi reflektas la profundan amon kaj esprimas la sopiron de la filinoj pri iamaj najbaroj.

En multaj lokoj de Ĉinio oni opinias tiun tagon bonŝanca. Novedzino devas viziti siajn gepartojn kune kun la edzo. Laŭ la kutimo, edziniĝinta filino ne devas viziti siajn gepatrojn en la novjara tago, ĉar tio estas malbonŝanca kaj malriĉigas la hejmon de siaj gepatroj. Fakte tio estas superstiĉo.

En norda Ĉinio tiutage ĉiuj butikoj kaj familioj faras oferon al la Dio de Riĉeco, albonvenigita en la antaŭvespero de la ĉina novjaro, kaj la oferaĵoj kutime estas fiŝo kaj ŝafaĵo. Antaŭe en Pekino grandaj firmaoj faris tre solenan oferon. Ili preparis tutajn porkon, ŝafon, kokon, anason kaj fiŝon kiel la oferaĵojn, esperante riĉiĝon en la nova jaro. Krome, oni manĝas huntun-on, popularan frandaĵon, tagmeze de tiu tago. Nuntempe nur iuj maljunuloj ankoraŭ sekvas la kutimon de oferado en tiu tago.