Kutimoj en la 7-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio
  2013-02-07 16:37:22  Ĝoja

La 7-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro de Ĉinio estas la homa festo laŭ la ĉina kutimo kaj havas la historion de almenaŭ pli ol 2 000 jaroj. La ĉina mito diras: la diino Nuwa kreis la mondon. Ŝi kreis respektive la kokon, hundon, ŝafon, porkon, bovon kaj ĉevalon en la komencaj ses tagoj kaj la homon en la sepa tago. Tial la hanoj opinias, ke la 7-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro estas la naskiĝtago de la homaro, kaj rigardas ĝin kiel la homan feston.

En la antikveco la ĉinoj atendis, ke tiu tago havos bonan veteron, ĉar la bona vetero en tiu tago aŭguras longan vivon, riĉan rikolton kaj pacon de la homoj. Oni kutime portis sur la hararo ornamaĵon nomatan "rensheng" aŭ "caisheng". Tiu ĉi kutimo komenciĝis en la dinastio Jin antaŭ ĉirkaŭ 1 700 jaroj. Oni tondis kolorajn paperojn en flor-formajn aŭ hom-formajn ornamaĵojn kaj surgluis ilin sur ekranegojn aŭ fenestrojn, kaj iuj virinoj portis ilin sur la hararo.

Tiutage oni manĝas densan supon, kuiritan el sep-specaj legomoj kaj fruktoj, ĉar manĝado de la supo en tiu tago povas forigi malbonan influon kaj efiki kontraŭ diversaj malsanoj. Tamen diversaj lokoj havas malsamajn elektojn de la legomoj kaj fruktoj por kuirado de la supo.

En iuj sudaj lokoj de Ĉinio oni tiutage manĝas ne-kuiritan fiŝaĵon, dezirante progreson, kaj en iuj aliaj lokoj oni manĝas nudelon, ĉar ĝi simbolas longan vivon.