Ili pasigas ĉi-jaran printempan feston sur sia laborposteno
  2013-01-31 17:46:18  Xiong Shan

La Printempa Festo estas la plej solena en Ĉinio. Dum la festo, familianoj kolektiĝos en la hejmo kaj kune salutos la novan jaron. Manĝo en la antaǔ-vespero de la lunkalendara novjaro estas la plej abunda. Kiam la familianoj kune manĝas la manĝon en la antaǔ-vespero de la lunkalendara novjaro, tiam estas la plej ĝoja tempo por ili. Kvankam multaj homoj povas reveni al hejmo por pasigi la Printempan Feston, tamen kelkaj homoj ne povas reveni al hejmo, ĉar ili devas labori. Ekzemple la manĝo en la antaǔvespero de la lunkalendara novjaro estas la plej granda profita ŝanco por posedantoj de la restoracioj. Tial la restoracioj malfermiĝas en la vespero. Malantaǔ la abunda manĝo en la antaǔvespero de la lunkalendara novjaro estas peniga preparo kaj klopodo.

Elŝutu