Lastatempe usona diplomato asertis, ke Ĉinio devas konsenti pri submetiĝo de la disputo pri la Suda Ĉina Maro al internacia arbitracio. La 31an de januaro proparolanto de la ĉina ministerio de eksteraj aferoj Hong Lei diris, ke Ĉinio jam manifestis sian starpunkton en la lasta semajno; Ĉinio ne aprobas la agon kontraŭan al komuna konsento.