Kvin fremdlandaj sciencistoj premiitaj de la ĉina registaro
  2013-02-01 09:59:30  Xu Yunying

Shinichi estas monde fama eksperto pri partikla akcelilo. Li naskiĝis en Ĉinio en la jaro 1945. De la 1980-aj jaroj ĝis nun li vizitis Ĉinion pli ol 60 fojojn kaj ĉiam pozitive agis por antaŭenigi ĉi-rilatajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter la du landoj. Profesoro Zhang Chuang, ĉina sciencisto, kunlaboras kun Shinichi de multaj jaroj. Li diris al raportisto, ke kiel kunordiganto de la japana partio Shinichi ĉiam plenforte antaŭenigas programojn de la kunlaboro pri partikla akcelilo kaj rilataj sciencoj inter la du landoj. Li opinias, ke antaŭ pli ol 30 jaroj Ĉinio estis postiĝinta en la scienca esploro, kaj nun Ĉinio jam atingis la mondan nivelon, kaj al tio kontribuis la multjara peno de ĉinaj sciencistoj kaj ankaŭ la helpoj de fremdlandaj amikoj.

1 2 3 4 5 6 7 8