Bashar al-Assad: Israelo subfosu Sirion
  2013-02-04 17:45:01  esperanto

La 3-an de februaro, siria prezidento Bashar al-Assad kondamnis Israelon, ke ĝi damaĝas stabilecon de Sirio kaj subfosas la landon. Tio estas unuafoje, ke Bashar konigis sian starpunkton, post kiam israelo aere bomdardis la sirian esplorcentron.

Tiun tagon en Damasko, en renkontiĝo kun Saeed Jalili, sekretario de la irana Supera Naci-Sekureca Konsilio, Bashar montris, ke siriaj soldatoj kaj civitanoj kapablas trakti nunan defion kaj rebati ia ajn intervenon kontraŭ la popolo, hisrotio kaj kulturo de Sirio.

Jalili diris, ke Irano "tute subtenas", ke la siria popolo rezistas kontraŭ "malamikoj de cionismo", kaj kontinue kunordigos sian starpunkton kun Sirio, por batali kontraŭ komplotoj kaj planoj damaĝe al sekureco kaj stabileco de la regiono.

(Ding Xiaosong)