Ban Ki-moon: Palestino kaj Israelo rapide atingu solvan rezolucion per intertraktado
  2013-02-06 17:30:27  Shanshan


(Israelo malkonstruis domojn de palestinanoj)

La 5an de februaro ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon apelaciis, ke Palestino kaj Israelo kiel eble plej rapide eliru el la senelirejo kaj frue atingu solvan rezolucion de la du landoj per intertraktado.

Tiu tage farante paroladon en la konferenco de la Komitato de UN pri Praktiko de Neforpreneblaj Rajtoj de Palestina Popolo, Ban Ki-moon esprimis sian esperon, ke la nova registaro de Israelo partoprenu en la klopodado por strebi al paco kaj kiel eble plej frue atingu la dulandan rezolucion kun Palestino per intertraktado.