Qingdao-a Kristanisma Preĝejo
  2013-02-18 16:01:30  Xiong Shan

Qingdao-a Kristanisma Preĝejo, kiu troviĝas en Jiangsu Strato en la centro de la urbo Qingdao, jam havas pli ol centjaran historion. Ĝi estas konstruita de germanoj en la jaro 1910 por kristanoj, kaj estas tipa germana antikva kastela konstruaĵo. Qingdao-a Kristanisma Preĝejo areas je 1000 kvadrataj metroj, kaj konsistas el horloĝturo kaj halo. La preĝejo estas grandspaca kaj hela, ĝi povas enteni pli ol mil personojn. Post fondiĝo de la nova Ĉinio, la preĝejo fariĝis ĉefa loko de ĉinaj kristanoj, kaj pli kaj pli da ĉinaj kristanoj faras preĝon ĉi tie.

1 2 3 4 5