Hugo Tichkler: Mi volas fari filmadon en Ĉinio
  2013-02-21 09:27:17  Ĝoja

Pekina Filma Akademio havas la kurson ĉinlingvan por fremdlandanoj. En la kurso studentoj lernas la ĉinan lingvon per vidado de filmoj kaj esplorado de scenaro. Krome, Hugo Tichkler kaj aliaj studentoj lernis paroli filmajn terminojn en la ĉina lingvo.

En la lastaj du kaj duona jaroj en Ĉinio, Hugo Tichkler amikiĝis kun multaj ĉinoj kaj ofte invitite gastis en ĉinaj familioj. Li opiniis, ke por kompreni Ĉinion fremdlandanoj devas kompreni ĉinojn kaj senti la ĉinan socion. Li diris:

"Nun mi estas en Ĉinio, se mi volas viziti bufedejon, kial mi ne revenos hejmen. Mi ofte restas sola, aŭ babilas kun amikoj en kafejo, aŭ sentas la ĉinan kulturon."

Julie de la jaro 2014 Hugo Tichkler finos sian lernadon. Li esperas sin disvolvi en Ĉinio estonte kaj fari filmadon.


1 2 3 4