Quan Zuwang
  2013-02-20 09:03:06  esperanto

Quan Zuwang naskiĝis en la jaro 1705. Li estis tre saĝa de la infaneco. Kvar-jara, li legis klasikajn verkojn konfuzianismajn en la antikva Ĉinio; ok-jara, tralegis la ĉinan faman historian verkon "Historio kiel Spegulo". Lia hejmurbo Ningbo ege evoluintis je kulturo. Estis multaj librokolektantoj. Ekzemple, sinjoro Fan kolektis multe da libroj en sia hejmo. Quan Zuwang estis malriĉa kaj ne povis pagi por aĉeti librojn, li do ofte venis al lia hejmo transskribi librojn. Sinjoro Fan tre ŝatis lin pro lia lernemo kaj donacis al li ĉiujn siajn librojn.

En sia 26-jaraĝo li ekrestadis en Pekino. Tie li verkis artikolon kaj sendis ĝin al la tiama fama erudiciulo nomata Fang Bao. La lasta ege lin laŭdis pro la artikolo kaj rekomendis lin al la imperiestro, kiu pro lia inteligenteco nomumis lin administri la bibliotekon de la Kortego. Profitante la bonŝancon, li legis multege da libroj en la Kortego, ekstraktis koncernajn materialojn, ilin ordigis kaj kategoriigis.

Post sia 33-jar-aĝo, li ne plu servis kiel ŝtata oficisto kaj sin okupis nur pri verkado. En siaj verkoj kun profunda argumentado kaj elokventa stilo, li esprimis sian simpation al la plebanoj kaj malkontenton al la feŭdaj regantoj pro iliaj damnindaj agaĉoj. Liaj prozaĵoj estis aparte adorataj de la samepokaj kaj postaj intelektuloj, kiel la lerninda ekzemplo. Tiuj prozaĵoj prenis plebanojn kiel materialon, la figuroj estis vivecaj. En sia fama verko "Notoj pri Libro de Ŝanĝoj", li modlis la figuron de intelektulo nomata Feng Rufeng, diligenta kaj lernema. Feng estis malriĉa kaj ankaŭ ne sukcesis en kortega ekzameno; tamen li ne estis pesimisma, sed en helpado al malriĉuloj li montris sian valoron. En la ĉina feŭda socio, la hierarkio estis ege rigora, intelektuloj kaj simplaj malriĉuloj ne apartenis al unu socitavolo. Kvankam iuj intelektuloj estis tre malriĉaj, tamen ili sin rigardis noblaj kaj ne volis kontaktiĝi kun ordinaraj popolanoj. Tamen Feng Rufeng povis doni helpon al ili. El tio la legantoj povis percepti la figuron de Quan Zuwang.

Li estis tre rigora en studado kaj ĉiam emfazis kulturadon de bonvirto kaj seriozecan studadon de intelektuloj, kio donis profundan influon al la postaj intelektuloj. En siaj malfruaj jaroj Quan Zuwang donis prelegon en diversaj lokoj kaj estis alte taksata de lernantoj pro la erudicieco kaj seriozeco en studado. La aŭskultantoj ofte estis multnombraj kaj la lernoĉambroj estis plenplenaj.

Dum la tempo de la dinastio Qing, la regantoj praktikis severan regadon super ideologio, tiel ke intelektuloj ne kuraĝis esprimi sian vidpunkton, kaj nur sin donis al historiaj libroj. Kontraste kun ili, kvankam ankaŭ Quan Zuwang esploris historion, tamen, li esploris ĉefe la historion de la dinastio Ming (1368 – 1644). Tio ja estis sentiva temo en tiu tempo. Ĉar la dinastio Qing fondiĝis, renversinte la dinastion Ming. Kun respondecema sinteno, li vizitis multajn historiajn restaĵojn, tial la de li kompilitaj historiaj materialoj estis ege solidaj. Kaj krome, en la de li verkitaj biografioj la lingvaĵoj estas belaj, la stilo klara kaj legindeco forta. Tiuj eminentaj artikoloj servas kiel abunda valora historia materialo por studi la historion de la dinastio Ming, precipe de la lasta periodo de la dinastio.

En siaj lastaj jaroj Quan Zuwnag diligente verkadis en mizera vivo kaj pro tio li forpasis frue nur je la aĝo de 51 jaroj. La lokanoj ege lin amis kaj estimis kaj konstruis templon memore al li.