La Eta Princo denove haveblas
  2013-02-26 09:18:56  Ĝoja

De deko da jaroj, la dua eldono de La Eta Princo, elonita en la 80aj jaroj, estis elĉerpita. Kolektantoj vane petis novan eldonon.

Post 14 monatoj da intensa laboro, François Lorrain kun internacia teamo da tradukantoj serioze denove prilaboris la originalan tradukon, por forigi diversajn erarojn kaj denove verki multajn frazojn, celante tekston la plej fidelan al la verko de Antoine de Saint-Exupéry.

(El TEJO-aktuale, numero 344, 2013-02-23)