Taiyuan rekonmendas verdan veturon
  2013-02-26 16:41:00  Xiong Shan

Merry Rose el Kanado estas instruistino de loka fremdlingva lernejo. Ŝi loĝas en Taiyuan jam de multaj jaroj. Ŝi estas tre kontenta pri la bicikla servo kaj prezentis siajn proponojn: "Mi nomiĝas Merry Rose. Mi opinias, ke la bicikla sistemo estas tre bona. Mi vidis, ke multaj bicikloj estas luprenitaj, kaj mi scias, ke oni uzas ilin. Tio estas tre bona afero. Ankaŭ en multaj grandaj urboj de Kanado kaj Usono okazas trafika ŝtopado dum pinthoroj, kaj tiam oni ankoraŭ povas facile bicikli tra stratoj kaj stratetoj. Biciklado utilas al la sano kaj ne kaŭzas medipoluon. Tamen oni devas solvi la problemon, ke nun neniu stacio liveras tiun servon al ni fremdlandanoj, ĉar ni ne havas identigan karton de ĉina civitano. Tamen mi ĝojas vidi la biciklan sistemon, tre oportunan al la popolanoj."

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10