(Kunqu-Opero)La dekadenca feŭda familio Jia --La filmo Ruĝdoma Sonĝo
  2013-03-07 17:51:49  esperanto

Elŝutu

Vespere de la 26-a de februaro en Pekina Universitato okazis ceremonio pri unua prezentado de la filmo "Ruĝdoma Sonĝo" en Kunqu-Opero, al la ceremonio ĉeestis oficisto el la agentejo de UNESKO en Ĉinio, oficistoj de la ĉina Kultura Ministerio kaj aliaj registaraj oficistoj, fakuloj kaj studentoj de pekinaj universitatoj kaj akademioj.

Fine de la jaro 2011, Norda Kunqu-Opera Teatro komencis filmadon. La ĉefaj aktoroj venas el la teatro. Kaj la filmo unue estas prezentata en pekinaj universitatoj kaj akademioj, inkluzive de Pekina Universitato, poste estos prezentata en ĉinaj kinejoj. Laŭ konigo, la filmo ankoraŭ estos prezentata en fremdaj landoj.

Kunqu-Opero originas en la ĉina orienta urbo Suzhou antaǔ pli ol 600 jaroj, ĝi estas fama ĉefe pro la melodia kantado. "Ruĝdoma Sonĝo" estas la verko farita de Cao Xueqin, kiu vivis en la dinastio Qing (1644-1911). "Ruĝdoma Sonĝo" rakontas amon de Jado kaj Jaspa en la feŭda familio Jia