Belaj pejzaĝoj sur la insuleto Dongfushan
  2013-03-01 17:40:24  Li Lu

CFP

La insuleto Dongfushan troviĝas ĉe la orienta estremo de la insularo Dongji, Zhoushan, Zhejiang-provinco, kun la areo de 2,95 kvadrataj kilometroj. Ĝi havas nur malpli ol 50 konstantajn loĝantojn. Tie estas ne nur belaj pejzaĝoj de blua maro kaj strangformaj rokoj, sed ankaŭ korskuaj legendoj. Dum la periodo de la dinastio Qin (221 a.K. – 206 a.K.) Xu Fu kondukis 3 000 knabojn kaj 3 000 knabinojn al la Orienta Maro por serĉi eliksiron por la Unua Imperiestro de la dinastio kaj restis sur la insuleto Dongfushan. Krome, nuntempaj intelektuloj kreis multajn verkojn pri la insulo, kaj tio aldonis kulturan elementon al la insulo.

1 2 3 4 5 6 7