Inaŭguriĝis la 1-a sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK
  2013-03-03 15:37:24  Ĝoja

Je la 3-a horo posttagmeze de la 3-a de marto en la Popola Halo inaŭguriĝis la 1-a sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

La sesio estas la unua de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco por ties estonta 5-jara servado. Al la inaŭguro ĉeestis Hu Jintao, Xijinping kaj aliaj gvidantoj de Ĉinio.

Prezidanto de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin faris raporton de laboroj en la lastaj 5 jaroj kaj elmetis proponojn al la nova Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Tiutage, komencis sian devon pli ol 2200 membroj de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.