Novaj membroj de la 12-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK komencis sian devon
  2013-03-03 17:11:18  Ĝoja


(Jia Qinglin faris raporton)

Je la 3-a horo posttagmeze de la 3-a de marto en la Popola Halo inaŭguriĝis la 1-a sesio de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

La sesio estas la unua de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco por ties estonta 5-jara servado. Al la inaŭguro ĉeestis Hu Jintao, Xijinping kaj aliaj gvidantoj de Ĉinio.

Prezidanto de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Jia Qinglin faris raporton de laboroj en la lastaj 5 jaroj kaj elmetis proponojn al la nova Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Jia Qinglin diris, ke lastajn 5 jarojn, por ŝtata ekonomio konstruado, la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco elmetis proponojn pri disvolvado de strategiaj novaj industrioj, akcelado de urbanizado kaj konstruado de novaj kamparoj kaj plenumado de mara strategio, kaj ĉi tiuj proponoj estas enlistigitaj en la ĉina "12-a 5-jara plano" kaj koncernaj fakaj planoj. La 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ankaŭ faris enketon kaj esploron pri la problemo, kiuj rekte kaj reale koncernas la interesojn de la popolo, elmetis la proponojn pri egaliga evoluado de deviga edukado, dungado en urboj kaj kamparoj, stimulado de novtipa sociasekuro por maljunuloj en kamparoj kaj akcelado de reformado de publikaj hospitaloj, kaj per ĉi tiuj proponoj la vivo de la popolo estis plibonigata.

Pri laboroj de la nova Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Jia Qinglin proponis, ke la intereso de la popolo estu la unua en ĉiuj laboroj, kaj la membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco devu ofte ekkoni staton de la popolo, kaj por tio senĉese altigu la kvaliton de proponoj, kaj la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco akcelu perfektigon de la socialisma interkonsiliĝa demokratia sistemo, metu politikan interkonsiliĝon en decidan procezon, persistu en tio, ke interkonsiliĝo devas aperi antaŭ kaj en decidado, kaj akcelu interkonsiliĝan demokration.

Tiutage, komencis sian devon pli ol 2200 membroj de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.