Fu diris, ke la 1-a sesio de 12-a TPK de Ĉinio inaŭguriĝos matene de la 5-a de marto kaj fermiĝos en la mateno de la 17-a de marto. La sesio enhavas 16 tagordojn. Ĉijara TPK estas transira por ŝtataj organoj kaj havas gravan signifon por Ĉinio.
Pri nacidefenda buĝeto, Fu diris, ke la paca diplomatia politiko de Ĉinio ludis kernan rolon en la azia sukceso. Cinio havas multajn malsamojn kun tradiciaj grandaj landoj. Ĉinio havas malsamajn politikojn kun ili, pli grandan populacion, pli rapidan disvolviĝon kaj tiel plu.
Pri Diaoyu-insulo, Fu diris, marforta konstruado estas necesa por modernizo de Ĉinio. Nun ekzistas diverĝoj inter Ĉinio kaj Japanio, tamen la kialo estas klara, Ĉinio esperas per dialogo kaj interkonsilo solvi diverĝojn kaj problemojn.
Ŝi diris, ke estas klara la aparteno de Diaoyu-insulo al Ĉinio. Lastjare Japanio prenis la agon aĉeti la insulon, tio malobeis la komunan konon atingitan ĉe la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Ĉar nun malaperis la komuna kono, ne estas bazo por Ĉinio sin deteni, do estas necese, ke la ĉina ŝiparo faras kontrolon sur akvoj de la insulo Diaoyu.