Forpasis venezuela prezidento Hugo Chavez
  2013-03-06 13:20:44  Xu Yunying

Venezuela prezidento Hugo Chavez forpasis je 25 minutoj post la 16a horo de la 5a de marto en la aĝo de 58 jaroj. Vicprezidento Nicolas Maduro anoncis tiun ĉi novaĵon tiutage en militista hospitalo. Li diris, ke forpasis Hugo Chavez, tamen la venezuela registaro daŭrigos lian aferon en la akompano de la tuta venezuela popolo. Li alvokis, ke amasoj de diversaj rondoj estu kvietaj kaj respektaj en la aflikto por ke Chavez ripozu en trankvileco.

1 2 3 4 5