Reguligo de dombiena merkato en Ĉinio
  2013-03-08 09:45:36  Ĝoja

  (Jia Kang, membro de la 12-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco)

Elŝutu

Lastatempe la ĉina Ŝtata Konsilantaro ellaboris 5 rimedojn por administri la merkaton dombienan, inter ili estas multe atentata la politiko pri enspez-imposto de vendita loĝejo. Laŭ koncerna dokumento de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, oni impostas venditan loĝejon laŭ 20% de la sumo, sed lastajn jarojn multaj impostopagantoj ne povas liveri ateston pri la ĝusta valoro de iliaj vendataj loĝejoj, tial reale la registaro alprenis alian metodon por imposti la venditan loĝejon laŭ 1% ĝis 3% de la totala sumo.