Semajnfine ni kune trinku posttagmezan teon
  2013-03-14 16:43:22  Li Lu

 

Kukaĵoj dum tetrinkado estas delikataj manĝaĵoj. Ili estas pretigitaj por manĝeto dum tetrinkado. La ĉina proverbo diras: "Estas perfekta kombino, ke dolĉaĵo por trinkado de verda teo, acida kukaĵo por bruna teo kaj melonsemoj por wulong-teo.

La elekto de eŭropanoj por kukaĵoj dum tetrinkado reflektas apartan romantikecon. La kutimo de posttagmeza tetrinkado originis el Britio. Tie oni trinkas teon dum la periodo inter la 14a kaj 17a. Oni pretigas kruĉon da teo kun lakto kaj sukero, kaj la manĝeto kutime estas sandviĉoj aŭ skonoj, tamen iuj preferas pladon konsistantan el kukumo, ovoj kaj ŝinko aŭ fiŝaĵo. Ofte oni manĝas skonojn samtempe kun kremo kaj marmelado. La dolĉaĵoj kutime estas frukttortetoj kaj spongsimilaj kukoj.

Karaj amikoj, bonvole sekvu min, kaj ni kune ĝuu agrablan tetrinkadon en Pekino.

1 2 3