Akvoutiliga specialisto Li Bing
  2013-03-18 10:51:15  esperanto

Ekkonstruado de Irigacia Sistemo de Dujiangyan estis pli frua ol tiu de la Granda Muro de la dinastio Qin je kelkdekoj da jaroj. La Grand Muro servis ĉefe al rezisto kontraŭ invado de la nordaj naciecoj, kaj nun jam perdis sian originan funkcion, dum la Irigacia Sistemo de Dujiangyan konstruiĝis laŭ la natura kondiĉo, ĝi favoras navigadon kaj irigacion eĉ nun kaj faris la ebenaĵon de Chengdu "naturdotita lando". De pli ol 2000 jaroj la Irigacia Sistemo de Dujiangyan ĉiam ludas sian aktivan rolon kaj restas kiel monumento en la akvoutiliga historio de la mondo.

Por memori meriton de Li Bing kaj lia filo, posteuloj respekante ilin kiel reĝojn, konstruis templon de la du reĝoj apud la Irigacia Sistemo. Poste en la koroj de homoj Li Bing kaj lia filo iom post iom sanktiĝis. En 1974 en riverujo de la ekstera rivero de la Irigacia Sistemo oni elfosis ŝtonan statuon kun longecon de ĉirkaŭ 3 metroj. Laŭ surgranvuritaj ideogramoj oni konkludis, ke la statuo estas ĝuste Li Bing, gravurita en la 2-a jarcento. La statuo, kun alta ĉapelo kaj du manoj ĉe la sino, en longa robo kaj jada zono, montras trankvilan kaj aplomban sintenson de dojeno, kaj ĝi plene reflektas respekton de la tiamaj homoj al Li Bing.


1 2 3 4