Sirio petis UN esplori uzadon de kemiaj armiloj
  2013-03-21 16:49:07  Li Lu

La 20an de marto en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, Bashar Jafari, konstanta reprezentanto de Sirio en UN, esprimis, ke la siria registaro jam petis Ban Ki-moon, ĝeneralan serkretarion de UN organizi sendependan kaj neŭtralan grupon por esplori pri kemiarmila uzado de siriaj opoziciaj fortoj al civitanoj en la urbeto Khan al-Alssal, Aleppo-provinco de Sirio.

Bashar Jafari diris al raportistoj, ke tio celas montri la sinceron kaj bonvolon de la siria registaro. Li emfazis, ke se la siria registaro havus kemiajn armilojn, ĝi neniam uzos ilin al ĉi-landaj civitanoj.