Ribeluloj de Centr-Afriko sturmis en la ĉefurbon
  2013-03-25 18:57:37  Xiong Linping

Vespere de la 23a de marto la centr-afrika kontraŭregistara armita alianco Seleka sturmis en Bangon, la ĉefurbo de Centr-Afriko, kaj, laŭinforme, okupis la prezidentejon. Frumatene de la 24a de marto Wang Xudong, la konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Centr-Afriko, diris al ĵurnalistoj, ke ĉ. 40 ĉinaj civitanoj estas en la banga flughaveno kaj atendas aviadilon por eltiriĝo.

Laŭ raporto, la ribeluloj jam okupis la prezidentejon, kaj prezidento Francois Bozize jam eskapis el sia sidejo.