Rifaron Zengmu Ansha atingis taskita ŝiparo de Sud-Mara Floto de la ĉina mararmeo
  2013-03-26 17:28:45  Ĝoja

Antaŭtagmeze de la 26-a de marto, rifaron Zengmu Ansha atingis la taskita ŝiparo de Sud-Mara Floto de la ĉina mararmeo, kiu plenumas militpreparan rondiran ekzercadon en la Suda Ĉina Maro. Sur la rifaro soldatoj kaj oficeroj faris promesfaran ceremonion, manifestacis suverenecon de mara teritorio kaj montris la firman decidemon por protekti marajn rajtojn kaj konstrui maran potencon.