Xi Jinping: Fortigi kunlaboron kun Brazilo estas firma strategia elekto
  2013-03-28 16:24:58  Xu Yunying

La 27-an de marto en Durban ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun brazila prezidento Dilma Rousseff.

Xi Jinping diris, ke Brazilo estas la unua evoluanta lando, kiu establis la strategiajn partnerajn rilatojn kun Ĉinio. Ĉinio alte atentas la dulandajn rilatojn kaj volas kune kun Brazilo antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn kiel modelo de la novtipaj rilatoj dum la ekonomia tutmondiĝo. Xi Jinping emfazis, ke la du landoj devas plene ekspluati proprajn avantaĝojn, por antaŭenpuŝi la komercadon kaj investon, kaj efektive antaŭeniĝas kunlaborojn en kampoj de manufakturo kaj energio kaj aktive impulsas diversecon de la duflanka komerco. Certe la du landoj devas fortigi financan kunlaboron kaj stabile puŝi la monreguligon.

Rousseff diris, ke Brazilo tute konsentas pri la kunlaboro kun Ĉinio, bonvenigas ĉinajn entreprenojn partopreni en grandaj infrastrukturaj projektoj kaj kuraĝigas dulandajn financajn instituciojn fari kunlaboro.