Xi Jinping ĉeestis matenmanĝon kune kun afrikaj ŝtatgvidantoj
  2013-03-29 18:40:20  Li Lu

La 28an de marto en Durban, Sud-Afriko, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis matenmanĝon kune kun afrikaj ŝtatgvidantoj.

La ĉeestantoj interŝanĝis opiniojn pri reciprokprofitaj kunlaboroj kaj komuna disvolviĝo de Ĉinio kaj afrikaj landoj.

La 5a Pintkonferenco de la Landoj BRICS okazis la 27an de marto laŭ la loka tempo en Durban, Sud-Afriko. Post la pintkonferenco okazis dialogo inter gvidantoj de BRICS kaj afrikaj landoj, kaj la ĉeestantoj diskutis pri kunlaboro de BRICS kaj afrikaj landoj en la konstruado de infrastrukturo.

1 2