Marnavigisto Zheng He
  2013-03-29 15:32:30  esperanto

Antaŭ 600 jaroj, tio estas, aŭtune de la jaro 1405, en kajo ĉe la rivero Jangzi ekster la ĉefurbo Nankino de la dinastio Ming, ŝiparo kun plena velaro, plej grandioza en la tiama mondo, estis preta eknavigi. Hodiaŭ ni konigu al vi la gvidanton de la ŝiparo, faman marnavigiston Zheng He en la antikva Ĉinio.

Zheng He, infanece nomata Ma Sanbao, naskiĝis en la jaro 1371 en hui-nacieca familio en Yunnan, sudokcidenta Ĉinio. Liaj avo kaj patro estis piaj islamanoj; ili sinsekve pilgrimis al Mekko, bone konis iujn malproksimajn landojn kaj estis ekspediciemaj.

Kiam Zheng He estis 10-jara, okazis akcidento. Li estis kunportita de la imperiestra eskorto al la malproksima ĉefurbo Nankino kaj fariĝis eŭnuko de la imperiestro. Pro sia naturdotita saĝeco li estis ege ŝatata de la imperiestro kaj la lasta donacis al li familian nomon Zheng. De tiam Ma Sanbao fariĝis Zheng He.

En tiu tempo, ĉinoj opiniis Ĉinion centro de la mondo, do la ĉina imperiestro estas la gvidanto de diversaj landoj. Kiam Zheng He aĝis 35 jarojn, la imperiestro Zhu Di decidis sendi lin estri ŝiparon al la Okcidenta Oceano, por distrumpeti la majestecon de la ŝtato. Nankino situas ĉe la ĉina plej longa rivero Jangzi kaj ŝipokonstruado estis tradicia tie. Laŭ historiaj notoj, tiam apud Nankino estis 34 ŝipokonstruejoj, en kiuj kolektiĝis ŝipokonstruaj majstroj el diversaj lokoj de la tuta lando. Ili reprezentis la plej altan nivelon de ŝipokonstruado en tiama mondo. La grandioza velŝipo uzita de Zheng He estis konstruita tie. Pro la imperiestra misio, tiuj gigantaj ŝipoj estis bone ekipitaj. En la jaro 1957 oni elterigis el ruino de ŝipkonstruejo de Nankino direktilan stangon longan je 11,7 metroj. Taksate laŭ ĝi, la tonelaro de la ŝipo de Zheng He superis mil tonelojn kaj estis oceana ŝipo plej granda en la mondo.

La ŝiparo de Zheng He konsistis el dekoj da ŝipoj grandaj kaj malgrandaj kun pli ol 20 000 ŝipistoj. La ŝipoj estis ŝarĝitaj per ĉinaj silkaĵoj, porcelanaĵoj kaj aliaj metiartaĵoj kaj artaĵoj. Ĉien atinginte Zheng He proklamis la mesaĝon de la ĉina imperiestro, donacis al la reĝoj de diversaj landoj arĝentan stampilon kaj aliajn kaj kuraĝigis ilin tributi al la dinastio Ming. Li faris tian navigadon 7-foje dum 28 jaroj. En 1435, Zheng He, pli-ol-60-jara, forpasis en Hindio pro laborego, revenante al la patrolando de la sepa navigado. La ŝiparo transportis al Ĉinio lian kadavron, kiu estis enterigita ĉe la suda piedo de la monto Niushou, la pitoreskejo de Nankino.

Oni detale notis pri la sep navigadoj de Zheng He, ekzemple pri la ekipaĵoj de la grandioza ŝiparo, komplikaj navig-linioj, abundaj taglibroj pri la navigadoj, konciza konigado pri la atingitaj landoj kaj regionoj kaj tiel plu. Estas bedaŭrinde, ke post forpaso de Zheng He, la oficistoj respondecaj pri tiuj arkivoj detruis ĉiujn arkivojn pro evio aŭ alia kialo. La posteuloj povas iomete koni pri tiu ĉi granda marnavigisto el aliaj notoj de la tempo de Zheng He.

La ŝiparo de Zheng He atingis la Ruĝan Maron kaj la orientan marbordon de Afriko tra pli ol 30 landoj kaj regionoj de Azio kaj Afriko. Ĝi vastigis la vidkampon de ĉinoj, riĉigis iliajn geografiajn sciojn. La navigado de Zheng He estas pli frua ol la navigado de Kolumbo.

Lia navigado malfermis novan epokon de ekspluatado de la sud-orienta Azio fare de elmigrintaj ĉinoj. Antaŭ lia navigado en la sud-orienta Azio estis iuj lokoj dense loĝataj de elmigrintaj ĉinoj. Lia navigado tute malfermis la surmaran trafikadon al diversaj lokoj de la sud-orienta Azio kaj multe da elmigrintaj ĉinoj transloĝiĝis en tiujn lokojn.

La alia heredaĵo postlasita de la historia evento de la marnavigado de Zheng He estas literatur-arta. Kvankam la historiaj notoj pri la marnavigado de Zheng He estis detruitaj, tamen literaturistoj ankoraŭ vivece priskribas aŭ respegulas per dramo, novelo kaj similaj formoj la spektaklon, ke Zheng He siatempe estris la grandiozan ŝiparon trapasi la du hemisferojn orientan kaj okcidentan de la terglobo.

La jaro 2005 estas la 600-a datreveno de la marnavigado de Zheng He. Ĉinio aranĝis serion da gravaj aktivadoj por memori lian kontribuon al la monda marnavigado kaj lian kontribuon al la pacaj amikaj interfluoj inter Ĉinio kaj la mondo.