Trovitaj 17 kadavroj de la viktimoj de terlavango en Tibeto
  2013-04-01 18:14:54  Xiong Shan

Ĉirkaǔ la 6a horo de la 29-a de marto en la gubernio Maizhokunggar de Lasao, la ĉefurbo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, la granda terlavango trafis la minekspluatan regionon, kaj tio kaǔzis kotoŝtonan fluon. 83 laboristoj estis enterigitaj. Poste, pli ol mil savantoj intense laboras en la loko je la altitudo de 4 600 metroj. Post savado de pli ol 60 horoj, oni jam trovis 17 kadavrojn de la viktimoj.