Ollanta Humala akceptis intervjuon de ĈRI
  2013-04-07 12:59:10  Li Lu

La 6an de aprilo perua prezidento Ollanta Humala akceptis intervjuon de Ĉina Radio Internacia. Li diris, ke li unuafoje partoprenas en la jarkunveno de la Azia Forumo Boao. Li esperas pluapaŝe plifortigi rilatojn kun Ĉinio pere de la jarkunveno de la Azia Forumo Boao.

Antaŭ la intervjuo, ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping interparolis kun perua prezidento Ollanta Humala en la urbo Sanya de la provinco Hainan. La du ŝtatestroj interŝanĝis siajn opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj gravaj internaciaj kaj regionaj problemoj kune zorgataj; ili venis en la altan akordon pri dulanda kunlaboro kaj kune proklamis levi la dulandajn rilatojn al la ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Peruo fidas unu la alian kaj kunlaboras favore unu al la alia; ili estas bonaj amikoj kaj bonaj kompanoj. La du landoj daŭre lasu al si progresigi interkomunikadon inter altaj oficistoj, leĝofaraj organoj, partioj kaj lokaj registaroj kaj starigi pli altan dialogan mekanismon inter la registaroj por pliigi fidon kaj antaŭenigi kunlaboron.

Kaj Humala asertis, ke Peruo volas konservi interkomunikadon kun ĉinaj altaj oficistoj, plifortigi dialogon pri politikoj, plivastigi kunlaboron, serĉi novajn kreskajn punktojn en la duflankaj komercado kaj investado. Ĉinaj entreprenoj estas bonvenaj al Peruo por investi kaj fari entrepreni. Peruo alte atentas la pozitivan rolon de Ĉinio en interlandaj kaj regionaj aferoj kaj volas kune kun Ĉinio konservi interkomunikadon kaj kunordigadon en azipacifikaj aferoj.