Xi Jinping intervidiĝis kun aŭstralia ĉefministro Gillard
  2013-04-08 18:21:33  Pluveta

La 7an de aprilo ĉina ŝtata prezidant Xi Jinping intervidiĝis kun aŭstralia ĉefministro Julia Eileen Gillard en Boao de Hainan-provinco, Ĉinio. Xi Jinping montris, ke de la lastaj 40 jaroj post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstralio amplekse disvolviĝis la rilatoj inter la du landoj kaj senĉese profundiĝis la intermiksiĝo de interesoj. La fakto atestas, ke Ĉinio kaj Aŭstralio povas fariĝi amikoj pace kunekzistantaj kaj komune disvolviĝantaj. La du flankoj unuanime konsentis establi strategian partnerecon kun reciproka fido kaj kungajno kaj kunvenan sistemon de la du landaj ĉefministroj. Tio estas grava paŝo por altigi la duflankajn rilatojn inter Ĉinio kaj Aŭstralio.