Lirikismo kaj poezieco en Kunqu-opero
  2013-04-11 17:47:26  Ĝoja


Lirikismo kaj poezieco estas koncentritaj en ario, kanto kaj teksto. La ario de Kunqu-opero estis titolita Shuimo, kaj muzikisto Wei Liangfu reformis arion en la urbeto Kunshan kaj preskaǔ en la jaro 1560 finfine formis la arion Shuimo. La titolo Shuimo fontis el la lasta procezo de fabrikado de biksaj mebloj, en la procezo laboristoj trempis herbojn en akvo por poluri meblojn. Ili pagis multe da tempo kaj poluris la meblojn delikatajn, tiu procezo estis titolita "Shuimo" en la ĉina lingvo. Oni nomas la arion de Kunqu-opero "Shuimo" por esprimi ĝiajn rafinitecon, melodiecon kaj delikatecon.

Kunqu-opero estas treniĝa kaj subtila je la kantado, prononco de ĉiu ĉina ideografiaĵo havas antaŭan, mezan kaj lastan partojn, kaj aktoro devas precize kanti ĉiujn partojn. Ofte necesas 4 taktoj por unu ĉina ideografiaĵo, plie en la 4 taktoj varias la melodioj. En respektivaj Zhezixi-oj diferencas la kantoj eĉ en la sama melodio. La unikeco kaj beleco ĝuste fontas el tiaj detaloj.

1 2